Skip to main content


AikidEo


Mi ĵus eksciis, ke ekzistas AikidEo (https://twitter.com/aikideo) - iniciato, kies celo estas estas peri Esperanton al Aikido-praktikantoj kaj entuziasmigi Esperantistojn por la harmonia luktarto.

Tio estas io nekomprenebla por mi - tie ĉi sufiĉas unuhora aŭtoveturo por atingi tri aŭ eĉ kvar "fojo". @ĉu ✅, laŭ via vidpunkto en Eŭropo ĉie estas "proksime" ;)

Nu, en *occidenta* Eŭropo, jes. Sed de Cabo da Roca ĝis Uralo ne estas tiel proksime. :)

Se vi volus partopreni Aikido-trejnadon en Portugalio loĝante apud Uralo... Vi pravas, ne estus facile :)



Novulo


Saluton
Mu ĵus ekuzis Friendica - ĉar mi ne uzas Facebook kaj tamen volus aldoni mian ereton al disvastigo de la ideo de la internacia lingvo.
Laboreje mi okupiĝas pri datumanalizo uzante Oracle, Teradata kaj SQLite precipe pere de Python.
Eksterlaboreje mi okupiĝas pri Aikido (1 kyu), biciklado kaj rulŝuado.
En Esperantujo mi prizorgas informojn pri membroj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj abonantoj de revuoj kiujn ĝi eldonas.