Skip to main content


Hodiaŭ en la laborejo mankis elektro. Per kriza generatoro funkciis la liftoj kaj la lumoj, do mi povis atingi mian oficejon, sed nenio alia funkciis. Ne funkciis telefonoj, nek komputiloj, nek aliaj aparatoj (aparte la klimatizilo ne funkciis). Do mi laboris laŭ la antikva stilo hodiaŭ matene: per plumo kaj papero. Posttagmeze mi akiris klavaron por mia poŝtelefono kaj skribis la lastajn paĝojn de patento per poŝtelefono.

Fakte, mi pensas, ke sen komputilo mi pli bone (kaj pli diligente) laboris.
in reply to Jeremiah Stoddard

@Jeremiah Stoddard, mi jam ne povas labori sen komputilo (eble nur purigi sian skribotablon). En mia nuna laborloko ĉio povas malfunkcii sed komputiloj ĉiam persistas. Mi baldaŭ translokiĝas al moderna oficejo (ĉiu en unu grandega salono eĉ sen dividiloj) - mi ekspektas ke almenaŭ la kurentoprovizo ne malpliboniĝis.
in reply to SePo

Ankoraŭ ne estas elektropovo en la laborejo, do mi laboras hejme (mi iris al la oficejo kelkajn minutojn nur por preni kelkajn dosierojn). Estas stranga afero ĉar mi laboras en granda konstruaĵo en la urbocentro, kie preskaŭ ĉiuj bezonas komputilojn. En la konstruaĵo troviĝas registaraj oficejoj: migrado-kortumo, pasporta oficejo, kaj aliaj; kontista firmao; multaj juristaj firmaoj; kaj eĉ videoludo-studio. Ĉiuokaze, ne multaj homoj estas tie pro la pandemio, kaj ankaŭ malpli estis tie hodiaŭ kaj hieraŭ ĉar oni ne povas labori en tiaj oficejoj sen komputilo kaj interreto.

Antaŭ la pandemio, estis amuze labori tie, ĉar en la lifto oni renkontis homojn surhavantajn negocajn kompletojn, kaj foje homojn en ĝinzoj kaj t-ĉemizoj havantajn barbojn, ktp. Tiel miksiĝis kontistoj kaj advokatoj kun programistoj de videoludoj.
in reply to Jeremiah Stoddard

@Jeremiah Stoddard, tio estas interesa starpunkto (en la pola lingvo mi dirus "vidpunkto" 😀 - mi iom nervoziĝas pro la baldaŭa nova labormedio kaj viaj vortoj ŝanĝis mian antaŭjuĝoj, dankon.