Skip to main content


Jen, mia #enkonduko #sinprezentoj #introductions...

Mi estas Ŝohano (Angle: Shayne). Mi loĝas en Perto (#perth), Okcidenta Aŭstralio. Mi laboras kiel #apotekisto, mi havas tro multe da gefiloj ☺. Mi interesas pri #politiko (maldekstra), filizofio (mi nomas min kiel #satanisto), mi ludas rolludojn, malofte mi rajdas mian #motorciklon. Mi laboradas en la Eo-movado en mia subŝtato. Mi ankaŭ lernas aliajn lingvojn: nuntempe, la Indonezian, la Irlandan and (ĵus) #Noongar (loka indiĝena lingvo).
in reply to Ŝohano aka Stultulo :flago:

Kiom da gefiloj vi havas??
Kaj pri koo temas satanismo?

Paretenze, mi ŝategas ke vi lernas nekutimajn lingvojn, mi multe ŝatis pri Noongar 😀

Ankaŭ mi interesiĝas pri politiko (vere pri malpolitiko, ĉar mi estas anarkiisto kaj mi malŝatas politikon, sed ja ideologiojn ktp), filozofio kaj ankaŭ pri lingvoj: des pli nekutimaj, ju pli mi ilin ŝatas
in reply to Porrjo

Mi havas ok gefilojn. Ses filojn kaj du filinojn.

Satanismo (mia elekta speco) deklaras jene: https://thesatanictemple.com/pages/tenets (se via angla ne estas forta, la google traduko en Esperanton estas sufiĉe bona).

Pri ligvoj, mi foje legis sugeston ke ni lernu kvin lingvojn: via gepatran, via pragepatran (por mi, la irlandan), najbaran (indonezian), la indiĝenan (noongar) kaj la internacian (Esperanto!). Do, estas mia celo.
in reply to Ŝohano aka Stultulo :flago:

Hmm, aŭ mia angla estas terure malforta, aŭ en la sep principoj en la menciita retpaĝo estas neniu mencio de satano. Do eble mi miskomprenas vorton "satano" kiel "kontraŭulon de dio" kaj temas pri iu sata?
in reply to Ŝohano aka Stultulo :flago:

He, he.
Gepatra: pola, pragepatra: pola, indiĝena: pola. Nu, mi tamen povas eklerni eĉ ok najbarajn lingvojn (ne kalkulante minoritatajn).
Aĥ, mi forgesis, ankoraŭ la internacia ... kion mi elektu? Eble la anglan? ;)
in reply to Ŝohano aka Stultulo :flago:

Mi devus lerni la gepatran (hispanan, mi scias), pragepatran (hispanan), najbaran (katalunan, mi scias, aŭ francan), indiĝenan (eŭska, estas ankaŭ mia denaska) kaj ankaŭ la internacian mi scias!

Kaj mi multe pli ol ili volas lerni!!
in reply to Porrjo

mi scias mian gepatran lingvon, la francan, mi devis lerni la anglan (sed mi ne tre ŝatas ĝin kial mi devas uzi ĝin nur por labori), iom da germana (tre malfacila)... mi eklernis ankaŭ iom da eŭska (parto de mia familio estas eŭska), kaj ekde kelkaj jaroj, mi lernis ŝate planlingvojn : tokiponan, iom da lojbana, kaj nun la internacian 😀
in reply to Ŝohano aka Stultulo :flago:

pbta estas por « powered by the apocalypse » kvazaŭ « Apocalypse World » aŭ « Monster of the week ».
in reply to Didje

Jes, mi aŭdis pri tio, sed neniam ludis (aŭ legis) ĝin. Kiam mi luda, mi ludas D&D-stilajn ludojn aŭ RISUS.