Skip to main content


AikidEo


Mi ĵus eksciis, ke ekzistas AikidEo (https://twitter.com/aikideo) - iniciato, kies celo estas estas peri Esperanton al Aikido-praktikantoj kaj entuziasmigi Esperantistojn por la harmonia luktarto.

Jam sekvas ĝin mi! Antaŭ pluraj jaroj mi aikidumis du aŭ trifoje ĉiusemajne. Bedaŭrinde, ne ekzistas Aikido "dojo" ĉi tie en kampara Teksaso. 😭

Tio estas io nekomprenebla por mi - tie ĉi sufiĉas unuhora aŭtoveturo por atingi tri aŭ eĉ kvar "fojo". @ĉu ✅, laŭ via vidpunkto en Eŭropo ĉie estas "proksime" ;)

Nu, en *occidenta* Eŭropo, jes. Sed de Cabo da Roca ĝis Uralo ne estas tiel proksime. :)

Se vi volus partopreni Aikido-trejnadon en Portugalio loĝante apud Uralo... Vi pravas, ne estus facile :)